Popola iniciato por agnosko de la minoritataj rajtoj de esperantuloj
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Ni subskribintoj, hungaraj civitanoj, laŭ la (2)-a punkto de la 61. § de la 1993. jara LXXVII. leĝo faras popolan iniciaton por agnosko de la minoritataj rajtoj de la esperantuloj.
Ni subskribintoj ĉiuj havas duoblon kulturan engaĝiĝon. Krom nia nacia identeco ni sentas la apartenon al la minoritato de esperantuloj.
Kiel esperantuloj en Hungario ni havas pli ol centjaran propran identecon, kies lingvo, kulturo, tradicio forte kaj unusence diferencigas nin de la alia parto de la loĝantaro.
Nia kunaparteneco bele esprimiĝas ankaŭ en komunaj ideoj kaj en la strebadoj konservi, elmontri kaj defendi la interesojn de niaj historie elformiĝintaj societoj.

Aldono: kelkcent paĝoj da pruvo de identeco.

Subskribpromesoj:  Nepre indiku viajn retan, poŝtan kaj personan atingeblecojn.
La subskribdeziron, bonvolu konfirmi almenaŭ ĉiun trian jaron.

Vi rajtas plusendi ĝin al amikoj, por ke ili ankaŭ subskribu ĝin. Tamen, ĝi ne estas ĉenletero, ĉiu subskribanto devas mem resendi ĝin al la supra adreso, por esti unuope registrita.

Por ekvalido estas bezonate kolekti 1000 subskribojn.


Leĝa bazo
1993. jara LXXVII. leĝo 1989. jara XVII. leĝo Ni avertas ke la iniciato estas publika, kaj via subskribdeziro povos aperi en la gazetaro kaj interreto. Tamen, retadresoj, poŝtadresoj kaj leteroj estos pludonitaj nur al la estro de la hungara parlamento, aŭ al aliaj fidinduloj, por kontroli aŭtentecon de subskriboj. Subskribinto rajtas malsubskribi iam ajn.

La nuna teksto estas nur unua skizo. Diskuto kun celo fiksi ĝin komenciĝos post la 200-a subskribo. Proponoj, diskutoj eĉ ĝis tiam eblas. Ĉefe por la parto de pruvoj gravus kontribuaĵoj.
Post registro de la 1000-a subskribdeziro la finan eltajpitan tekston ĉiuj devos persone subskribi.
Por helpo de ties efektivigo (ĉefe eltajpo, kopio, disdonado kaj rekolekto de la materialo) sinanoncoj bonvenos.


Kun bondeziroj,

Székely Csaba
administranto de la iniciato
>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>