Saluton!
en la hejmpaĝo de
iniciato por starigo de la busto de Kolomano Kalocsay
en la parko de tradukintoj de Petőfi en Kiskőrös, Hungario
(La ĝis nun sola
busto pri Kalocsay,
en Abaújszántó,
la naskiĝurbo.
1986 Jószai Zsolt)

Teknikaj kaj financaj postuloj

Tekniko

La nuna stato de la parko estas iom kaotika. La diversaj bustoj havas diversajn mezurojn kaj stilojn. Por bonigi ĝin oni decidis, ke
la novaj bustoj devas havi la mezuron 5/4.

Tio signifas, ke la lineara mezuro de la busto devas esti unu kvaronon pli granda ol la realo.

La bustoj staras sur kolonaj piedestaloj. Pri la detaloj de la kolonoj decidas la skulptisto konsultante kun la urbaj reprezentantoj, kiuj zorgas pli la efektivigo.

Detalojn povas doni la direktorino de la muzeo:
Kispálné dr. Lucza Ilona hungare, germane kaj ruse senpere kontaktebla ĉe petofiszulohaz@vitae.hu aŭ tel.: 36 20 477-4006 .

Plivalorigu vian esperantistecon per konkreta interkultura agado!!
Ni bezonas Vian helpon!


Financaj postuloj

Por krei la buston oni bezonas financan investon. En Hungario la realaj prezoj jenas
- depende de la skulptisto la plena kosto povas atingi 15 mil eŭrojn, 6 mil eŭroj jam estas akceptebla prezo

Jen kelkaj pli konkretaj proponoj:
- Fama loka artisto en Baja, Bartos Endre (H-6500 Baja. Lehel u.1, tel: 36 79 422-599 kaj 36 70 518-1286), pretus fari la buston por 4 mil eŭroj. Li estas pli fama kiel pentristo, sed ankaŭ statuojn faras.
- En la universitao de la urbo Pécs funkcias arta fako sub la gvido de Colin Foster. Ili okupiĝas ankaŭ pri bronza skulptado (Rétfalvi Sándor, tel: 36 30 530-2951). Mendante la buston de ili ĝi kostus ĉirkaŭ 3 mil eŭrojn.La buston farus iu talenta lernanto, la kvaliton garantius instruista kontrolo.
-Jószai Zsolt la skulptisto de la busto en Abaújszántó. Ĉirkaŭ 4 mil eŭroj.

La inaŭguron organizus la urbo.

Ĉu ne estas ia Unia konkurso en kiu eblus akiri apogon?
Ĉu ni povus uzi ian teknikon, ke parto de la mono estu rericevita el la imposto?

Bonvolu enskribi vian ajnan proponon en la gastlibron aŭ sendi retletere al mia adreso: bajai@eposta.hu.

<--- Reen