Saluton!
en la hejmpaĝo de
iniciato por starigo de la busto de Kolomano Kalocsay
en la parko de tradukintoj de Petőfi en Kiskőrös, Hungario
(La ĝis nun sola
busto pri Kalocsay,
en Abaújszántó,
la naskiĝurbo.
1986 Jószai Zsolt)

Helpu efektivigi la revon!


Kiel pagi?
Post la kolekto de ŝufiĉe da promeso, oni devus enpagi ien la promesitan sumon.
Mi ne scias kiel eblus tion sekure kaj saĝe aranĝi. Mi donas kelkajn ideojn.
1. Vi simple trapagas la sumon al mia bankokonto

Kontroloj:
- por kontrolo vi sendas meŝaĝon al iu de mi sendependa adreso kaj al mi
- mi konfirmas la ricevon de via mesaĝo
- post la ricevo de la sumo mi aperigas ĝin sur tiu ĉi hejmpaĝo

Troa pago:

Se kolektiĝas pli ol sufiĉa mono
- ni investas ĝin en la inaŭguron
- pagas por diversaj kromaĵoj (laŭ konkretaj prikalkuloj)

Nesufiĉa sumo:
Se malgraŭ la promesoj ne kolektiĝas sufiĉa sumo, ni devas decidi pri la mono.
Mi ne scias kion fari. Ĉu repagi kun perdo de la transpagaj kostoj?

2. Tra iu fondaĵo

Avantaĝo povus esti imposta repago. Ĉu eblus aranĝi ĝin ankaŭ internacie, aŭ almenaŭ eŭropunie?

Helpu!


Bonvolu enskribi vian ajnan proponon en la gastlibron aŭ sendi retletere al mia adreso: bajai@eposta.hu.

<--- Reen